La amkora historio inter Esperanto kaj la esperantistoj de goma
Updated: Aug 9, 2021
Alphonse Waseka pioniro de Esperanto en Goma jam sukcesis krei medion en kiu
Esperanto ne estas nur simpla komunikilo sed ankaŭ pontlingvo por Gomaj
Esperantistoj. Nun jam ekzistas reciproka komunikado inter junaj esperantistoj de Goma kaj esperantistoj el la tuta mondo.

Jen kion la instruisto Alphonse pensas pri la la pontlongvo:"Esperanto estas uzata diversmaniere laŭ specoj de homoj. Estas iuj, kiuj pensas, ke ĝi estas simpla komunikilo sed estas alia grupo, eble geografie difinita, kiu kredas, ke Esperanto ne estas nur komunikilo sed pontlingvo, kiun homoj uzas por esprimi sian koron. Filozofie, ambaŭflanke, ĉiuj kredas, ke Esperanto estas paca lingvo. Laŭ mi, la graveco de Esperanto kuŝas en sia paca karaktero. Se preskaŭ ĉiuj lingvoj, parolataj tra la mondo kaŭzis malpacon, Esperanto plene respektas la kulturon de aliaj lingvoj. Ĉar ĝi ne detruas aliajn lingvojn sed respektas ilin, lasante la uzadon al la uzantoj.
Ĝi simple ebligas komunikadon kun fremduloj kiuj ne scipovas paroli fremdajn
lingvojn. Ankaŭ, eble sed tio estas nur mia individua sento, Esperanto
alproksimigis min al multaj homoj. Ĉiufoje kiam mi renkontas Esperantiston, mi sentas
grandan ĝojon. Jen Esperanto aperas esti vere Amika lingvo. Neniam mi vidis tian alproksimiĝon
inter parolantoj de aliaj lingvoj (Angla aŭ Franca aŭ Hispana, Ĉina ktp).
En Afriko, gejunuloj lernas multajn Okcidentajn lingvojn (Anglan, Hispanan, Francan ktp) kun la
espero, ke ili vojaĝos en Hispanaj landoj, Anglajn aŭ Francajn. Bedaŭrinde malgraŭ tia
granda espero kaj sopiro, mi pensas, ke eble nur 3% vere profitas de tio. Eble mi ignoras,
sed vere mi ne vidis grupojn kun entuziasmo je amikeco inter anglaj parolantoj aŭ francaj ktp.
Kion ili faras estas plipolitika kaj ekonomia. La originaj parolantoj de tiuj cititaj lingvoj ne
servas la lernantojn de siaj lingvoj sed bedaŭrinde ekspluatas ilin kaj kruele kaŭzas malpacon en la supozitaj samlingvaj parolantoj. Esperantujo kontraŭe zorgas ilin per amikeco."
La sento de Alphonse Waseka Kamango pri Esperanto estas dividita kun siaj disĉiploj. Li
jam kreis grandan familion nomita Goma Esperanta klubo (GEK) kiu kunigas diversajn
tribojn de DRKongo kaj ili interkompreniĝas kaj komprenas la sencon de la amo. Asocio
el GEK kiu ekzistas la nomo estas Solidareca Bonvolo(SBV). Per ĉi-tiu asocio kara
Alphonse Kamango kun kunlaborantoj sukcesis interkonekti kongolandanojn, ĉefe Gomanoj
kun esperantistoj de la tuta mondo. La Asocio akceptas vizitantojn el ĉie en la monde kaj
multaj el ili decidis membriĝi en la asocio cxar iĝis konvinkitaj per la agadoj de la asocio. Tiel
aŭstralianoj, euxropanaj, koreanoj, usonanoj ktp decidis helpi la asocion.
Nun dank’al la asocio bazlernejanoj, mezlernejanoj kaj unversitatanoj el kelkaj malricxaj familioj trovas rimedojn por daurigi la studojn ; Patrinoj estas akompanataj en diversaj projektoj, la lasta estis Maman Wimbi(temas pri gajni financan sendependecon per la kudrado); Junuloj trovas financadon de siaj projektoj, membroj profitas pruntmonon, kelkaj familioj en mizero profitas medikamentojn ; la studantoj profitas librojn ; Biblioteko estis konstruita al la instituto Rutoboko ktp. Estas vera amkora historio.