La interesa kariero de Nickson Kasolene en Solidareca Bonvolo

Updated: Aug 2, 2021

Nickson Kasolene sperta esperantisto ekkonis Esperanton en Rutshuru, unu el la teritorioj de norda-Kivu provinco en DRK. Kiam li alvenis en Goma, la ĉefurbo de la provinco Nord-Kivu, la junulo pensis, ke li bezonas trovi lokon por praktiki Esperanton. Ni ŝparas al vi detalojn pri kiel Nickson renkontis nian Asocion, Solidareca bonvolo kiu havas inter siaj ĉefaj misioj, la antaŭenigon de la lingvo de paco, Esperanto.


Nickson Kasolene prezentante lian projekton

Markinte nin de la unua kontakto kun lia regado de la lingvo, ni tuj pensis, ke ni devas doni al li novan klason por instrui Esperanton. Nickson venis ĉiun dimanĉon por instrui Esperanton kaj donis al ni plurajn strategiojn por lerni la lingvon. Ni poste konatiĝis kaj povus diskuti estas en ĉi tiu kunteksto ni malkovris, ke li estis preta por universitato de 4 jaroj, sed la rimedoj ne permesas lin. Pro lia kuraĝo, lia kazo tro maltrankviligis la prezidanton de la asocio, S-ro Alphonse Waseka Kamango, kiu klopodis por studigi Nickson universitaton. Fine estas la vic-prezidantino de la asocio S-ino Penelope Vos, kiu decidas subteni la universitatajn studojn de Nickson. Antaŭ du jaroj Nickson trovis sian bakalaŭron ĉe Université libre de Kigali

Nuntempe volontulo ĉe Tejo kaj entreprenisto danke al financado de S-ro Nomota, korea bonfaranta esperantisto, Nickson havas entreprenon, kie li vendas servojn kaj produktoj en la teknologiaj kampoj kiel: komputila trejnado, helpo kaj prizorgado de computiloj, vendado de komputilaj ekipaĵoj, farado de programoj, intereta merkatado, konsiloj kaj revizio en entreprenoj kiuj volas havi aŭ jam havas komputikan systemon por iliaj administradoj. Certe li etas ankoraŭ je la komenco kaj ne multe gajnas sed li estas fiero de la asocio ĉar subtenante studadojn de junuloj estas ĉefe por ilia sendependeco kaj Nickson realigas nian revon.

La komputiloj nuntempe en la laboratorio de Nickson apartenas al la asocio, Solidareca Bonvolo por subteni tion, kion li faras. Li certe ŝatus iri malproksimen, ekzemple akiri grandan laboratorion kun pluraj komputiloj, lui lokojn en la urbocentro, havi propran stokon de produktoj ĉar lia entrepreno nuntempe vendas por aliaj entreprenoj kiuj donas lin komisionojn post vendoj. Por pliaj informoj pri lia entrepreno, bonvolu viziti lian retejon: afro-novatech.com.

43 views0 comments

Recent Posts

See All